terça-feira, 10 de julho de 2012

Intervjuo al norvegaj esperantistoj


Mi sendis la suban intervjuon al norvegaj esperantistoj kiuj publikigos gxin en esperanta gazeto kaj disdonos okaze de IJK (Internacia Junulara Kongreso) en Svedio.
 
Demandoj: Unue io pri vi mem, kiu vi estas? Kie vi logxas kaj Kiom vi agxas?
 
Johano: Mi estas Johano (João Manoel Aguilera Junior), kaj estas 42 jaragxa. Nuntenpe krom mia aktivado per kaj por esperanto, cxe brazila sekcio de SCA (Sendependa Centro de Amas-komunikiloj) mi estas besto-protektanto kaj partoprenas la anarkiisman movadon. Mi logxas en urbo Campinas, je 100 km el São Paulo.
  Demando: Kiel vi ekinteresigxis pri la radikala movado?
Johano: Preskaú cxiuj instruistoj pri Geografio kaj Historio estas iomete indignitaj pri la nuna situacio de la mondo en kiu ni vivas. Do, ekde mia universitata studo (jaro 1980) mi simpatiis al anarkiismo, partoprenis strikojn en mia ????g? laboro, protestojn, bojkotojn kaj marsxojn de popolaj movadoj.

Demandoj: Kiel vi eksciis pri esperanto? Kaj kiel vi lernis?
Johano: En jaro 1979, kiam mi logxis en urbo Bauru foj-foje mi axdis pri esperanto. Iam mi prunteprenis libron el la publika biblioteko: “Esperanto sen Instruisto” sed ne volis ellerni la lingvon cxar mi pensis ke neniu homo en la mondo parolis gxin. Sed iun tagon, aperis raporto en la loka gazeto pri la esperanto-movado kaj mi eksciis ke en mia urbo estis inkluzive klubo de esperanto. Mi skribis al la loka klubo kaj gapis kiam mi estis informita ke mia najbaro estis instruisto de esperanto kaj volonte instruos min. Mia instruisto instruis esperanton al mi en lia domo (ne nur al mi sed al kelkaj najbaroj, inkluzive al mia fratino), kaj post ses monatoj mi translokigxis al alia urbo (Campinas) sed ekde la jaro 1979 ni instersxangxas leterojn!
  Demando: Kial vi lernis Esperanton?
Johano: Al mi neniam placxis la usona imperiismo (en kiu la altrudo de la angla lingvo estas parto).  Fakte gxis hodiaux mi rezignas lerni la ang????g?lan. Do, kiam mi eksciis pri la ekzisto kaj reala uzo de esperanto mi entuziamigxis ne nur pro tio ke mi povus komunikigxi kun homoj de aliaj landoj sed pro tio ke mi ne bezonus uzi la anglan, laux mi, ne distingebla ero de la usona imperiismo. Kiam homoj demandas al mi, kial mi lernis esperanton, mi kutime diras ke mi faris politikan decidon kiam mi decidis lerni gxin. Fakte kiam ni decidas lerni (aux ne lerni) iu ajn lingvon ni, konscie aux ne, faras politikan decidon.
  Demando: Kion vi nun faras en via vivo (profesie kaj hobie/politike)
Johano: Profesie, mi estas instruisto pri Historio kaj Geografio sed dum 20 jaroj mi tede laboris en sxtata banko en burokrata afero.
  Demando: Pri la SCA - kiun rolon ludas SCA en Brazilo?
Johano: SCA (Sendependa Centro de Amas-komunikiloj) ludas gravan rolon en Brazilo: gxia cxefa hejm-pagxo em la portugala (kie estas ligilo al esperanta versio) estas vizitata averagxe de cxirkaux 20.000 homoj cxiutage. Kelkfoje ni publikigas raportojn pri faktoj kelkajn tagojn antaux ol la komercaj (burgxaj) amas-komunikiloj.
  ????g? Demando: Kiam ekestis SCA en Brazilo? Kiel? Diru ion pri la nuna organizo, strukturo kiel funkcias... Kiuj planoj estas?
Johano: Sendependa Centro de Amas-komunikiloj estas internacia reto de sendependaj produktantoj de amas-komunikiloj, kiuj estas zorgantaj kaj kompromitataj pri la konstruado de socio libera, egaleca kaj kiu respektas la naturan medion.
Laux la hejm-pagxo mem de SCA: “Sendependa Centro de Amas-komunikiloj estis kreita origine en Seatle kiel alternativa rimedo por raporti pri la eventoj kiuj okazigis la fiaskon de la "Kunsido de la Jarmilo" de MKO (Monda Komerca Organizajxo) en novembro de la jaro 1999. La ideo estis havigi hejm-pagxon en interreto kiu ricevadus kaj konservus videojn, bildojn, sonojn, kaj tekstojn kiuj povus esti publikigitaj kaj reproduktitaj sen kopirajtoj per iu ajn homo aú iu ajn amas-komunikiloj kiuj ne havas komercan profit-celon. Tio kio estis hejm-pagho de sendependaj jxurnalistoj igxis ankaú hejm-pagho en kiu la manifestaciantoj mem povis informadi. Ili komemcis publikigi siajn historiojn kaj disponigi la videojn, la sonojn, intervjuojn verkitajn de ili mem. Dum la kresko de la protestoj kontraú la "tutmondigxo" pligrandigxis, regionaj Sendependaj Centroj de Amas-komunikiloj estis kreitaj cxie kie la "novaj movadoj" aperis. Nuntenpe estas pli ol 70 Sendependaj Centroj de Amas-komunikiloj en pli ol 30 landoj en cxiuj kontinentoj. Sendependa Centro de Amas-komunikiloj de Brazilo naskigxis okaze de disvolvigxo de la organizado de la movado kontraú la tutmondigxo en São Paulo kiu instigis la proteston la 26an de septembro 2000 (S26) ki????g?am kunsidis en Prago MFI (Mona Fonduso Internacia) kaj MB (Monda Banko). En decembro 2000, la hejm-pagho de Sendependa Centro de Amas-komunikiloj aperis kaj ekde tiam ghi klopodas raporti pri eventoj ligitaj al la socia lukto.
Sendependa Centro de Amas-komunikiloj estas ne-komerc-cela projekto kreata nur de volontuloj.
          En Brazilo, Sendependa Centro de Amas-komunikiloj estas reto de kolektivoj disigitaj en diversaj urboj. Cxiu kolektivo disvolvas lokajn projektojn kaj ili cxiuj partoprenas la adminstradon de la hejm-pagxo. Cxiuj kolektivoj organizigxas per ne-hierarkia formo kaj havas la kompromison akcepti la principojn kaj la eldonan politikon. Por formale fondigxi, cxiu kolektivo bezonas almemaú 5 volontulojn, estante almemaú unu el ili teknike kapabla pri informadiko ( aú kun preteco lerni). Tamem, grupoj kun malpli da membroj rajtas kontribui per partoprenoj en diversaj projektoj.
Demando: Kiam komemcis SCA en Esperanto? Kial? Kiom da homoj kunhelpas?
Johano:  En la jaro 2001 kiam mi komemcis agadi cxe SCA, mi eksciis pere de nia nacia diskut-listo (en la portugala) ke estis lingva probleno en la tutmonda SCA cxar multaj aktivuloj plendis pro la uzo de la ????g?angla por kontakto inter la SCA-anoj de la tutmondo. Mi sciis ke en la internacia distuk-listo de SCA (em la angla) estis lancxita propono por ke esperanto estu la lingvo de SCA en la tuta mondo. Kompreneble ne estis interkonsento pri la propono. Mi kredas ke la propono por uzo de esperanto estis lancxita de brazila SCA. Kelkaj sxatis la ideon sed ne lernis esperanton. En la mezo de la jaro 2001 estis intereta kunsido de aktivuloj de SCA-Brazilo kaj mi proponis ke ni almemaú traduku la tekstojn de la hejm-pagxo ankaú al esperanto tiamaniere ke esperanto estos unu el la lingvoj uzata apud la portugala, hispana kaj angla.
          En la komemco de auxgusto de la jaro 2001 estis kreita la traduk-listo de la originalaj tekstoj al esperanto cxe http://lists.indymedia.org/mailman/listinfo/www-esperanto. Gxenerale ni nur tradukas la tekstojn el la portugala lingvo (tekstoj eldonataj de SCA) de la centro de la cxefa hejm-pagxo. Sed se unu el la partoprenantoj de nia traduk-listo proponas aliajn tekstojn el aliaj fontoj, ili estas publikataj se estas akordaj al la eldona politiko de SCA. Estas esperoj por ke iam la esperanta hejm-pagxo de SCA havu plenan auxtonomecon por publikigi kaj eldoni tekstojn. Nuntenpe, en nia diskut-listo de SCA pri tradukado al esperanto estas 21 homoj el diversaj landoj: Francio, Nederlando, Belgio, Italio, Potugalio kaj Brazilo. La ne-portugal-lingvanoj bone kontribuas por la reviziado de la tekstoj. La scipovo de la portugala lingvo estas tute nenecesa por revizio. Fakte estus bone se ekzustus auxtonoman (senaciencan) esperantan sekcion de SCA. Laux mi tiu plano dependas nur de la volo de la tutmonda esperantistaro.
  Demando: Kion vi opinias pri la rolo kiun Esperanto povas ludi en radikala movado?
Johano: En la tria mondo la homa-amasoj (malricxaj kaj de la meza klaso) ne parolas la anglan lingvon cxar la publika lernejo estas fusxa. Multaj “instruistoj” de la angla tie cxi  ne scipovas la lingvon. Nur la ricxuloj povas pagi bonan lernejon por lerni la anglan. Esperanto, estas pli facila ol la angla kaj havas avantagxon ke gxi ne estas ligita al la usona imperiismo. La radikala movado ankoraú ne solvis la lingvan problemon. Vera revolucio okazos en la mondo kiam ni “kontraú la tutmondigxo de la kapitalo kaj por internacia solidareco, ni tutmondigu nian ribelemon kaj lukton per esperanto, lingvo sen-nacia”.
 Demando:Cxu aliaj SCAoj ankaux devus uzi E-on?
Johano: Jes, kompreneble, aliaj SCAj devus uzi esperanton ankaú. Sed tio okazos nur kiam esperantistoj partoprenos kiel aktivuloj cxe siaj landaj SCAj. La granda paradokso de la esperanto-movado konsistas el la fakto ke la propono pri la uzo de esperanto kontraústare al la nuna monda lingva politika ordo estas esence revolucia kaj renversesma ideo sed la plej granda parto de la e-parolantoj konsistas el konservenaj kaj reakciaj homoj. En Brazilo mem estas serioza problemo cxar BEL (Br????g?azila esperanto-Ligo) ne estas religie sendependa asocio sed gxi okulfrape prozelitismas por religio, nome spiritismo. Multaj senreligiaj  progresemaj, maldekstraj, anarkiismaj kaj politike konsciaj esperantistoj en Brazilo ne povas plene partopreni la e-movadon. Mi kaj multaj aliaj estis forpelitaj de la oficiala diskut-listo de BEL cxar ni konstraústaris al la religia (spiritisma) sinteno de gxi.
  Demando: Cxu estas iuj problenoj pri la uzo? Kiel reagas aliulojn, cxu ili subtenas aux pensas ke estas stulte?
Johano: En la komemco sca-anoj ne komprenis kaj antaújugxis al esperanto. Mi argumemtas: se vi ne volas legi tekstojn en esperanto en la hejm-pagxo de SCA, vi ne legu. La hejm-pagxo havas versiojn en 4 lingvoj: vi elektu la lingvo kiu plej placxas al vi. Ni, esperantistoj-volontuloj de SCA fieras ke post la portugala versio, la esperanta versio estas la plej aktualigata versio. En la tria rango estas  la angla versio kaj en la hispana lingvo estas tre malmultaj tekstoj. La SCA-aktivuloj jam ne plu demandas pri la uzo aux ne de esperanto en la hejm-pagxo. La esperanta versio jam estas rigardata kiel parto de la hejm-pagxo. La komercaj kaj burgxaj amas-komunikiloj kelkfoje informas pri la ekzisto de SCA kaj informas ke la pagxo estas disponebla en kvar lingvoj, inkluzive en esperanto (jen nerekta disvastigo pri la praktika uzo de nia lingvo).
  Demandoj: Cxu multaj homoj rigardas la E-ajn pagxojn?
Johano: Mi ne havas statistikojn specife pri la esperanta versio de la hejm-pagxo. Mi nur scias ke la cxefa pagxo en la portugala kie estas la ligilo al la esperanta versio estas vizitata de averagxe 20 mil homoj cxiutage.
  Demando: Cxu vi ricevis ian subtenon de la E-a movado?
Johano: Ni ricevis neniun subtenon de la E-movado. Ecx kontraúe: la esperantaj revuoj, UEA kaj BEL neniam disvastigis pri la ekzisto de esperanta versio de SCA en Brazilo per neglekto aux kasxo de informo, kvankan la informo estas konata de ili.
  Demando: Cxu vi pensas pri vi mem kiel parto de la E-a movado kiu politike agas, aux parto de la politika movado kiu per E-o agas?
Johano: Ambaux asertoj estas bonaj. Mi samtempe aktivas politike (por la rajtoj  de bestoj, gejoj, sendomuloj, senteruloj, indigxenoj, subpremataj homoj, negroj, laboristoj, kaj virinoj kaj por la fino de  kapitalismo), mi tradukas l????g?a raportojn de tiuj movadoj al esperanto kaj mi publikigas la tekstojn en la portugala aux em esperanto en SCA en laboro traduka-aktvula kaj “amas-komunikila”. 
  Demando: Diru ion pri la politikaj radikalaj movadoj en Brazilo? Kiuj inciatioj ekzistas, kiuj movadoj plej gravas? Ni cxiuj auxdis pri Porto Alegre, kaj la urbo, kaj la WSF... kion pensas pri gxi brazilanoj? Kaj kio pri Lula? Pri tio ni cxiuj tre interesas - cxu la radikaluloj en Brazilo pensas ke li povas ion sxangxi, ke li estas "bona"? Kio estas la rilato inter vi kaj li, cxu vi povas subteni lin iel? Aux cxu vi protestas kontraux lin?
  Johano: Mi kiel maldekstra anarkiisto jam delonge ne vocx-donas kaj pensas ke ne estas solvo por la homaro dum ekzistos sxtatoj kaj kapitalismo. La radilakaj movadoj en Brazilo kiel en la tuta parto de la mondo (laux mi) konsistas el tre malgranda kvanto da  homoj kaj ili estas tiuj homoj (maldekstraj) kiuj ne estas membroj aux simpatiantoj de la oficialaj “maldekstraj” partioj. La koncepto de la vorto “maldekstro” laux mi estas tute klara: “cxio kio kunlaboras por la organizado de la homoj en socio”. Radikalulo ne estas tiu homo kiu volas reformi la kapitalisman sistemon por mildigi gxin (reformojn en la kapitalisma sistemo volas la oficialaj “maldekstraj” partioj). Tiuj radikaluloj kiuj volas la finon de la kapitalisma sistemo mi trovas efektive nur cxe????g? la anarkiistoj. Mi konsideras ke la “komunismo” de Kubo, aux Eks-Sovetunio kaj Cxinio ne estas alia afero ol sxtata kapitalismo.
          Pri la nova registaro de prezidanto Luiz Inácio Lula da Silva (Lula) li estas komplica de la internacia ekonomia ordo kapitalisma kaj el gxia regado ni ne povos atendi reformojn al socialismo aux ecx mildigo de kapitalismo. Lula esta lakeo de IMF (Internacia Mona Fonduso), Usono kaj de la monda elito. Li kaj lia partio (laborista partio) perfidis la laboristan klason.
         Pri la Monda Socia Forumo kiu okazis en Porto Alegre, ni anarkiistoj bojkotis aux partoprenis gxin hezite, cxar gxi estis Forumo vertikale strukturita, ne plene demokratia, kontrolita de la sama PT (laborista partio) de Lula (la urbo-domo de Porto Alegre estas regata de PT). En la Forumo de la jaro 2002 okazis “ribelema marsxo” paralele al la oficiala marsxo. Dum la oficiala forumo okazis paralelaj eventoj de vere radikalaj aktivuloj kiuj ne plu volas kapitalismon. La Monda Socia Forumo estas pli kaj pli ia turisma evento por aktivuloj, amuza, sed nur amuza. El gxi ne venos veraj efektivaj proponaj sxangxoj.

Nenhum comentário: