terça-feira, 10 de julho de 2012

NI ESTU HOMRAJTA ASOCIO


NI ESTU HOMRAJTA ASOCIO

          Jen la rolo kiun nia movado devus preni sur sin: denunci malobeojn (atencojn) al la Lingvaj Rajtoj. Amnestio Internacia bone zorgas pri la aliaj flankoj de homaj rajtoj: torturo, libereco de politika penso kaj ago, sed versxajne, Amnestio ne fakigxis pri la defendo de lingvaj minoritatoj, altrudo de lingvoj, lingva diskriminacio ktp...           Resume, mi proponas ke ni estu la 'amnestio' pri lingvaj aspektoj de homaj rajtoj. En la mondo ja estas organizoj kiuj defendas la gejojn, virinojn, kiuj kontrauxstaras al rasaj diskriminacioj kiuj protektas ekologion sed mi ne konas organizon mondfame konatan kiu kontrauxstaras al lingva diskriminacio aux al persekutoj al homoj pro tio ke ili parolas (aux ne parolas) iun lingvon. UEA ne estas neuxtrala rilate la lingvan problemon en internacia skalo: jen nia nicxo, kaj jen maniero pligrandigi nian "videblecon" se ni pli aktive protestos pri nunaj atencoj al la lingvaj homaj rajtoj .

ATENCOJ AL LA HOMAJ LINGVAJ RAJTOJ

          Ne malofte oni legas pri tiuj atencoj en gazetoj: Ekzemple, mi legis en brazila gazeto (1997) ke infanaj ciganoj en euxropa lando ne parolantaj la nacian lingvon estis devigataj frekventi lernejon por mensaj handkapuloj. En alia gazeto mi legis ke en usono, patrino estis kondamnita de Justeco pro tio ke sxi parolis nur en la hispana lingvo kun sia filo. Brazilano estis senkulpe arestita en Usono kaj ne povis defendi sin cxar li ne parolis la anglan. En Peruo, la homoj kiuj parolas la kecxuan lingvon estas diskriminaciataj. Mi ankaux legis en gazeto ke en Kosovo, dum kelkaj jaroj la albana lingvo estis uzata en lernejoj, universitatoj, ktp... sed Milosevic ne donis plenan liberecon al kosovanoj uzi la albanan lingvon. Estas multaj aliaj ekzemploj.           Ni esperantistoj devas protesti en tiaj okazoj ekzemple: 1) Antaux kelkaj monatoj en Algxerio, la registaro volis ke la araba lingvo estu parolata de la tuta popolo sed multaj algxerianoj parolas aliajn lingvojn kaj ne volas paroli la araban. 2) En Nigxerio, la diktatoro Sani Abacha lancxis legxon kiu abrupte dekretas ke la franca lingvo estu la alia oficiala lingvo de la lando (simple pro tio ke la diktatoro volas alprokisimigxi al Francio). Do ni lernu protesti, kaj gajni prestigxon kiu havas tiujn kiuj defendas la subprematojn. Nia sinteno estu: ni ne volas ke la homoj nepre lernu esperanton. Nia movado estas movado por la homaj lingvaj rajtoj kaj gxuste pro tio ke ni mem ne volas esti lingvaj diskriminaciantoj ni uzas sennaciecan lingvon praktike en nia internaciaj kontaktoj. Nur organizo kiu ne altrudas nacian lingvon povas defendi linvajn rajtojn.

NI NE ESTU INDIFERENTAJ

          Nia varo estas la homaj lingvaj rajtoj (kontraux lingva diskriminacio) kaj nia rimedo estas esperanto. Protestoj ne postulas multan monon, kaptas la atenton de la amaskomunikiloj kaj motivigas la homojn al kunagado. Ni ne estu indiferentaj kiam ni scios ke homo ie en la mondo estas persekutata kaj suferas pro lingva diskriminacio. La neuxtraleco de UEA cxesu kie okazas malobservoj de la fundamentaj homaj rajtoj, kaj ni esperantistoj ne estu indiferentaj pri la sociaj kaj politikaj nunaj problemoj de la homa vivo. amike Marco Antonio Fuentes

Nenhum comentário: