terça-feira, 22 de outubro de 2013

Urbo-domo de Campinas eltombigas stelon de monumento. Gxi esta ZEO omagxe al Brazila Kongreso de Esperanto


Post protestoj de esperantistoj de diversaj partoj de la mondo kaj post raporto kiu aperis en la loka gazeto de urbo Campinas "Correio Popular" la lastan dimancxon, 20an de oktobro 2013, la urbo-domo de urbo Campinas (Brazilo) decidis retaksi la projekton de reformo de placo Napoleão Laureano kie staras la monumento  (ZEO Zamenhof/Esperanto-objekto)  kiu konsistas el stelo konkreta sur la grundo kaj obelisko omagxe al la 20a Brazila Kongreso de Esperanato, inauxgurita la 14an de julio 1994.
Cxi monate, la urbo-domo mem, okaze de reformo en la placo tute entombigis la stelon 50 centimetrojn sub la grundo. La obelisko ankaux estis parte entombigita. Tio cxi estas vere vandaligo.
Sur la unua foto, vi povas konstati ke hodiaux (la 22an de oktobro), la stelo jam estis elterigita (laboristoj de la urbo-domo laboras nun pri la monumento).
La stelo jam estas parte videbla jam kiel vi povas konstati sur la bildo  Sur  la dua foto estas la iloj de la reformistoj cxe la obelisko.
 Laux informoj de laboristo Jairo, la monumento restos en la sama lokokaj gxuste kiel antaxe en la originala projekto. Estis alternativo translokigi la monumenton en alian lokon de la sama placo sed la urbodomo decidis ke la monumento restos en la
sama loko).
Certe se ne estus protestoj pri la la stelo entombigita eble post multaj jaroj arkeologoj trovus gxin sub la grundo.
Sur la tria bildo vi povas konstati detalon de la obelisko kiu estas malbone konservita fare de la urbo-domo de Campinas.
La monumento ofte suferas pro la atakoj de vandaloj, sed estis la unua fojo ke la urbo-domo mem vandaligis la monumenton per enterigo de parto de gxi.
Ni kore dankas al esperantistoj de diversaj partoj de la mondo kiuj skribis protest-mesagxojn al la urbestro de Campinas, Sro. Jonas Donizetti. Certe la urbestro konsciis pri la graveco de la problemo kiam li ricevis protest-mesagxojn el Kubo, Rusio, Hispanio, Belgio kaj Francio. Entute 14 homoj sendis kaxsitan kopion de la mesagxo al mi. Inter ili neniu brazilano sendis al mi kopion.
amike
Johano

Nenhum comentário: